Kardinalo Nepo

Pietro Ottoboni, la lasta kardinalo nepo (pentraĵo de Francesco Trevisani)

Kardinalo nepo (latine cardinalis nepos) estas kardinalo kreita de iu papo kiu estu lia onklo aŭ, plej ĝenerale, lia parenco. La kutimo krei kardinalojn nepajn havis originon en Mezepoko, sed atingis la plej altan oftecon dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a [1].

La vorto “nepotismo” origine referencis ĝuste al tiu praktiko, sen iu ajn negativa senco. Ekde el la tempo de la Restado de papoj en Avinjono (1309-1377) ĝis la buleo de papo Inocento la 12-a "Romanum decet pontificem" (1692), kiu malaprobis “nepotismon” (kiu el si mem ne koincidas kun la institucio de kardinalo nepo), papo sen kardinala nepo estis escepto. [2] Ĉiu alia papo enirigis almenaŭ unu parencon en la Kardinalan Kolegion, kaj plejparte temis pri nepo[3]

La institucio de kardinalo nepo evoluis tra la sep jarcentoj de sia ekzisto, pro la ŝanĝiĝoj en la kunteksto de la historio de la papregado kaj de la malsama personeco de unuopaj papoj. Ekde 1566 al 1692, kardinalo nepo rege estris la kurian oficon de superreganto de papŝtato. Tiu kuria ofico kaj ĝia funkcio falis paralele kun la kreskiĝo de la povo de Kardinalo Ŝtatsekretario kaj kun la pliiĝanta perdo de la centreco de la Papa Ŝtato dum la jarcentoj 17-a kaj 18-a.

Estis, sekve, elektitaj papoj 16, kaj eble 18, kardinaloj nepoj. [4]. Pri nepeco de aliaj papoj historiistoj diskutas ĉar foje la nepeco de la kardinalo ne estis konata.

  1. Storia della Chiesa, de Augustin Fliche kaj Victor Martin, itala eldono, 1988, kaj Matthew Bunson, 1995. "Cardinal Nephew". The Pope Encyclopedia. Crown Trade Paperbacks. ISBN 0-517-88256-6.
  2. Ĝis papo Inocento la 12-a, la solaj esceptoj estis la papoj Pio la 3-a, Marcelo la 2-a, Urbano la 7-a, Leono 11-a, kaj Hadriano la 6-a (kiu, tamen, kreis nur unu kardinalon)
  3. John Vidmar, The Catholic Church Through The Ages: A History, Paulist Press, 2005, ISBN 0-8091-4234-1, p. 170. Vidmar signalas escepton estiĝintan ĉe papo Nikolao la 5-a, kiu levis al purpuro duonfraton Filippo Calandrini en 1448 (v. Salvator, 1998 [1] Arkivigite je 2018-02-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Iu 19-a mortis antaŭ la anonco pri lia elektiĝo kaj prezentiĝo al la popolo kaj kronado: pro tio li ne estas inkluzivita en la listo de papoj spite de lia nomelekto, (Consistory of 1127 Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search